Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

estas tradicia aranĝo por familioj kun infanoj, kiuj uzas Esperanton kiel hejma lingvo. REF okazas ĉiusomere dum unu ĝis du semajnoj en Eŭropo. Ne estas iu organizo kiu aranĝas la renkontiĝon, sed en ĉiu jaro alia familio transprenas la lokan organizadon, dum la programon kreas ĉiuj partoprenantoj mem.
La celo de ĉi tiu paĝo estas informi pri REF kaj kolekti informojn utilajn por la organizado.

Diskutoj inter la partoprenantoj okazas en la dissendolisto REFanoj.

Listo de pasintaj REFoj troviĝas en vikipedio.

La 36-a REF okazis en aŭgusto 2014 en Lesjöfors, Svedujo.
La 37-a REF okazis en julio 2015 en Esztergom-Búbánatvölgy, Hungarujo.
La 38-a REF okazis en julio 2016 en Fužine, Kroatujo
La 39-a REF okazis en julio 2017 en Rudnik, Serbio.
La 40-a REF okazos en julio 2018 en Mühlhausen, Germanio.