La 40-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

external image zeichnung-mittel.gif


Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 40-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 21-a ĝis la 31-a julio 2018 en Mühlhausen/Thüringen, Germanio.


Ĝeneralaj informoj


Datoj: de sabato, la 21a de Julio ĝis mardo, la 31a de Julio 2018

Alveno: sabaton, la 21an de Julio, ekde la 16a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.
Foriro: mardon, la 31an de Julio. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni devos liberigi ĝis la 11a horo.

Loko: Mühlhausen, Thüringen (Turingio), 51°13′N10°27′O

La urbo Mühlhausen situas sufiĉe ekzakte en la mezo de Germanio kaj havas proksimume 35.000 loĝantojn. Ĝi havas stacidomon kaj estas bone atingebla el ĉiuj direktoj.
Dum mezepoko Mühlhausen estis riĉa memstara urbo. Ĝis hodiaŭ oni vidas tion per multaj belaj malnovaj trabfakaj konstruaĵoj. La malnovan urbocentron ĉirkaŭas urbomuro, sur kiu eblas promeni.

external image hospitalturm.jpg%3E
En la korto de la ejo

La ejo: Antoniq51°12'37.4"N 10°27'06.0"O

Antoniq, Holzstraße 13, 99974 Mühlhausen/Thüringen

Rande de la malnova urbocentro, rekte apud la urbomuro, situas Antoniq, nia gastejo konsistanta el diversaj malnovaj konstruaĵoj. Ĝin tute ĉirkaŭas muroj, tiel ke ni havos korton, kie la infanoj povos libere ludi (se ili ne malfermas la pordegon al la strato). La tuta ejo estas rezervita nur por ni esperantistoj. La germanlingva retpaĝaro de la ejo havas multegajn fotojn pri la diversaj konstruaĵoj, ĉambroj ktp.
Bela infanludejo troviĝas proksimume 250 metrojn for de la ejo. Ankaŭ vendejoj, trinkejoj ktp. estas en pieda distanco atingeblaj.
La ejo konsistas el diversaj domoj, kiuj havas diverskomfortajn ĉambrojn kun litoj por maksimume 82 homoj.
Krom la diversgrandaj dormĉambroj la ejo havas diversajn grupoĉambrojn, manĝejon, terason, herbejon, kaj eĉ iaman preĝejon kaj entute bonege taŭgas por REF.
external image haus1zimmer8dreierbett.jpg%3E
Ekzempla lito por 2-3 homoj

Kotizoj

La sekvaj kotizoj inkluzivas la loĝadon en plurlita ĉambro, tri manĝojn ĉiutage kaj la programon.
Plenkreskuloj pagas 300 € por la tuta renkontiĝo, adoleskantoj (14 ĝis 18 jaroj) 250 €, infanoj (3 ĝis 13 jaroj) 200 €, beboj (0 ĝis 2 jaroj) 0 €.

Ni petas vin laŭeble partopreni la tutan renkontiĝon, por ne malhelpi la etoson. Ĉefe ni esperas, ke ĉiuj povos resti ĝis la lasta tago. Se vi tamen decidas partopreni nur parttempe, haveblas rabato de 5 % de la plena kotizo ekde la dua ne partoprenita nokto. Se vi volas ekkoni REF-etoson nur dum unu aŭ malmultaj tagoj, kontaktu nin por individua oferto.

Kontaktaj kaj kontaj informoj troveblas tutsube.

Programo


Krom niaj kutimaj programeroj kiel kantado, manlaboroj, ludoj, kursetoj, akvobatalo, ktp. ni planas jenajn aktivaĵojn:

- vojaĝo en la pasintecon de la ejo
La ejo mem kaŝas multajn historiajn sekretojn kiujn indas kun ni malkaŝi. Aŭ ĉu vi sciis, ke vi loĝas en la plej unua malsanulejo de Germanio?

- promenado sur la urbomuro apud la ejo
external image Muehlhausen-frauentor.jpg




















- naĝejo
Nur 700 metrojn for de nia ejo troviĝas luksa amuznaĝejo kun glitejoj, ondobaseno, ktp. Certe tio estos celo de unu el niaj ekskursoj, eble dum malbona vetero, ĉar ĝi estas grandparte subtegmenta.
external image D942622809693.JPG

-

Kiel alveni


Trajno

La stacidomo de Mühlhausen estas ligita per rektaj trajnoj al ICE-stacioj de Göttingen, Kassel-Wilhelmshöhe kaj Erfurt.

Ekzemplaj vojaĝtempoj (venos poste)

De Hamburgo: 3 horoj (per ICE al Göttingen, de tie per RE [regiona ekspreso] al Mühlhausen)

De Berlino: 3 horoj (per ICE al Erfurt, de tie per RE al Mühlhausen)

De Munkeno: 3,5 horoj (per ICE al Erfurt, die tie per RE al Mühlhausen)

De Kolonjo: 4,5 horoj (per ICE al Göttingen aŭ Gotha, de tier per regionaj trajnoj al Mühlhausen)


Aviadilo

La plej proksima internacia flughaveno estas tiu de Erfurt, sed ĝi estas relative malgranda. Aliaj (ne tiom) proksimaj flughavenoj estas en Berlino, Frankfurto kaj Lepsiko.


Aŭto




Biciklo

Kontaktu nin, se vi planas veni per biciklo(j). Eble ni povas helpi al vi trovi laŭvojajn gastigantojn.

Aliĝo

Vi povas aliĝi ĉi tie.

Aliĝintoj

1. Carolin (36), Robert (43), Anton (6) kaj Helena (3) Weemeyer el Hannover, Germanio
2. Nikola (43), Martin (50!), Linda (15) kaj Oliver (13) el Segny, Francio
3. Ursula, Felix, Frida (6) kaj Maja (4) el Berlin, Germanujo
4. Vanja (54), Daša (44) kaj Zrinka (13) el Zagreb, Kroatujo
5. Cyrille, Bénédicte kaj Joanne el Obernai, Francio
6. Vera (42), Zsófia (9) kaj Csaba (51) el Szombathely, Hungario
7. Michela kaj Beatrice (10) el Italio
8. David (34), Flama (30) kaj Lio (1) el Germanio
9. Eduard, Rasa, Julius (14) kaj Amelia (9) el Germanio
10. Sonja (35), Iva (13) kaj Dag Mio (10) el Svedio
11. Emmanuel, Fanny, Octave (7) kaj Botan (5) el Francujo

Kontakto

Carolin kaj Robert Weemeyer
Ferdinand-Wallbrecht-Straße 9
30163 Hannover
Germanio
tel.: +49 511 4738450 (hejme) aŭ +49 511 3030-2138 (laborejo de Robert)
carolinverena@gmail.com

Ĝiru vian kotizon al
Robert Weemeyer
IBAN: DE08 2505 0180 1905 2634 81
BIC: SPKHDE2H (Sparkasse Hannover)