Titolo: Erinaceto

Devenlando:
Elŝutebla sondokumento:
Elŝuteblaj muziknotoj:

Kanto-teksto:


E-e-rinace-e-eto
La kvarpie-e-da
Herbon portas sur la dors',
Kantas en patos':

"Furu-foro-firi-far'!
Mi plej fortas en arbar'!
Portas herbon - jena far'!
Timas vulpon nur dum jar'..."

E-e-rinace-e-eto
La kvarpieda
Fungon portas sur la dors',
Kantas en patos':

"Furu-foro-firi-far'!
Mi plej fortas en arbar'!
Portas fungon - jen la far'!
Timas vulpon nur dum jar'..."

E-e-rinace-e-eto
La kvarpieda
Vulpon portas sur la dors',
Kantas en patos':

"Furu-foro-firi-far'!
Mi plej fortas en arbar'!
Portas vulpon - granda far'!
Venkis ĝin mi en ĉi-jar'!"


Aliaj utilaj informoj: