Titolo: Dormu infan'

Devenlando: Germanujo
Elŝutebla sondokumento:
Elŝuteblaj muziknotoj:

Kanto-teksto:

Dormu infan',
sub tuk' el mola lan'.
En liton venos ŝafsonĝet'
falinta de la sonĝarbet'.
Dormu infan'.

Dormu infan',
sub stela ocean'.
Veturas tie granda lun'
kaj portas al vi sonĝojn nun.
Dormu infan'

Dormu infan',
eta familian'.
La lun' veturas al haven'
kaj tiam venos la maten'.
Dormu infan'.


Aliaj utilaj informoj: La melodio de ĉi tiu kanto estas la sama kiel ĉe la fama germana lulkanto "Schlaf, Kindlein, schlaf". La enhavo de la teksto ankaŭ iomete orientiĝis laŭ la germana originalo, sed grandparte estis elpensita de mi (Markos Kramer).